おほもと Oomoto


la nova internacia eldono "Diaj Revelacioj"

Esperantlingva tradukaĵo Diaj Revelacioj, verkita de Deguĉi Nao (la fondintino de Oomoto) eldoniĝis en la 3-a de februaro, 1999, kiel sankta skribo de Oomoto por internacia legantaro. Oni kompilis ĉi tiun libron (Diaj Revelacioj) farante baza teksto la sep volumojn de la japanlingva libro Diaj Revelacioj de Oomoto (Oomoto-Ŝinju). La celo de la kompilado estas ke ĉi tiu libro estu uzata kiel la sankta skribo por nejapanaj kredantoj de Oomoto, kaj ke oni plue traduku en multajn aliajn lingvojn utiligante la esperantigitan kompilaĵon.

Diaj Revelacioj de Oomoto (Oomoto-Ŝinju) estas unu el du bazaj sanktaj skriboj de Oomoto (la alia: Rakontoj el la Spirita Mondo en 81volumoj, verkita de Deguĉi Onisaburo), kaj estas revelacia libro, en kiu Dio Kunitokotaĉi, Prapatra Dio de la tero, donas al la tuta homaro profetaĵojn kaj avertojn pri la "malkonstruo kaj rekonstruo" de la universo (tri mondoj materia, obskura, kaj Dia) kaj pri la realigo de la surtera ĉielula regno, posedante la analfabetan Fondintinon Nao. La libro enhavas tre diversajn temojn: la originoj kaj devenoj de Dioj kaj dioj, la rilato inter Dio kaj homo, homaraj pekoj, la signifo de la apero de Oomoto, profetaĵoj kaj avertoj al la homaro, la spirita kaj materia reformado de la mondo, la vivcelo de la homaro, la unuecigo aŭ reunuecigo de la mondo k.a.. Enaj esprimoj estas tre koncizaj kaj senartaj, dum iliaj signifoj estas tre profundaj; oni havas danĝeron ofte fali en grandan eraron, se oni ne povas subkompreni ilian sekretan aŭ spiritan sencon. Pro tio, post la publikiĝo de Diaj Revelacioj de

Oomoto (Oomoto-Ŝinju), Onisaburo (la fondinto de Oomoto) diktis la verkon Rakontoj el la Spirita Mondo kiel "veran klariglibron" por ĝi. Tial, ĉe la tradukado de la ĉi-foja libro en la esperantlingva versio, al miskompreneblaj partoj, anstataŭ laŭ vorta traduko, oni donis kelkan ekzegezon laŭ la enhavo de la lia verko.

Krome, en la teksto ne malmultaj estas propraj esprimoj kaj partoj malfacile kompreneblaj; oni tamen limigis al minimumo la notojn aŭ klarigojn en la teksto, Ĉar ĉi tiu libro estas ne "klariglibro pri instruoj" sed "sankta skribo"; sed tamen, konsiderante la kazon ke legantoj eventuale ne estas kredantoj de Oomoto, oni priskribis en la postparolo kelkajn klarigojn koncernajn al ĉi tiu libro por helpi ĝeneralajn legantojn.

La kompilan laboron de ĉi tiu libro respondece plenumis la doktrina Komitato de Oomoto, la plej supera doktrina instanco de la organizo. Unue, oni aranĝis la tekston, eltirante la frazojn konvenajn por la internacia eldono el la sep volumoj de la japanlingva; ĉe la eltirado oni klopodis por sendevie alpreni laŭeble ĝeneralajn kaj internaciajn revelaciojn adresitajn al la homaro, kaj ankaŭ plejparton da tiuspecaj avertoj; due, la aranĝitan tekston ekzamenis la Komitato; trie, laŭ la sankcio de la Kvara Gvidantino de Oomoto, la teksto (japanlingva) estis oficiale rekonita kiel la sankta skribo de Oomoto; kaj kvare, oni ĝin esperantigis por internacia eldono; interalie, ĉar ĉi-foja traduko estas tiu de "sankta skribo", membroj de la Komitato detale ekzamenis ĉiun tradukvorton kun la tradukinto, kaj multe serĉis esperantajn taŭgajn vortojn laŭeble fidelajn al Oomoto-instruo (precipe pri konceptoj de Dio kaj spirita mondo, kiuj estas ege unikaj kompare kun tiuj de aliaj religioj); kaj plej laste, la tuta tradukaĵo estis kompletigita post revizio de en- kaj ekster-landaj esperantistoj.

Koncerne la libron, ĉe la Sud-Amerika Centro de Oomoto (en Brazilo), ĉi tiu esperantlingva versio nun estas tradukata en portugalan lingvon fare de tiea esperantisto d-ro Benedicto Silva (oomotano, eksadvokato, profesoro); kaj verŝajne ĉijare naskiĝos ankaŭ la portugallingva versio.


Diaj Revelacioj internacia eldono

Originala titolo: (Oomoto-Ŝinju)

Aŭtoro: Deguĉi Nao

Kompilinto: La doktrina Komitato de Oomoto (Komitatestro: Deguĉi Icuki)

Tradukinto: Maeda Ŝigeki (direkciano de EPA, membro de Esperantlingva Verkista Asocio)

Paĝaranĝinto: Joel Brozovsky/ Aspekto: Lukse bindita libro, formato A5, fotoj 2p. teksto 247p.

Eldonanto kaj presinto: Tenseiŝa

Unua eldono: 1999 februaro 3, mil ekzempleroj/ ISBN: 4-88756-030-3

Prezo (en Japanio): 1500 enoj (krom imposto)

Mendo: Centra oficejo de Oomoto;
Ten'onkyo,Kameoka-si, Kyoto-hu, 621-8686 Japanio;
tel.+81-771-22-5561, fakso +81-771-25-0061;
TTT: http://www.oomoto.or.jp/
E-mail: webmaster@oomoto.or.jp
(per ISBN, ankaŭ mendebla en neesperantaj libroservoj);
Aĉetebla ankaŭ ĉe UEA kaj aliaj libroservoj.


el la Postparolo de "Diaj Revelacioj"

fragmento de "Diaj Revelacioj"

<= hejmen


Novaj paĝoj
Kio estas Oomoto?
Opinionj[Arkivo]
Bioetiko[Arkivo]

Libroj[Arkivo]

"Oomoto" la oficiala organo en pdf[Arkivo]

aktivs Oomoto Internacia[Arkivo]

"Oomoto Internacia" en pdf[Arkivo]

Novajoj

Verkoj de niaj Amikoj[Arkivo]

Japana Kulturo[Arkivo]

Broŝuroj[Arkivo]
Ligoj

Floroj kaj pejzaĝoj (renovigita 18 Feb. 2004)


Kontakto kun Oomoto


la Unua Paĝo Nihongo English Português Roomazi
Ĉiuj rajtoj rezervitaj de OOMOTO.
© 2010 OOMOTO. All rights reserved.