La 14a de sept, 2013,

La 16a Esperanto-Kongreso de Taguatinga

ー Sub la aŭspicioj de la Literatura Akademio ー

Kongresa memorfoto
Kongresa memorfoto

La 16a Esperanto-Kongreso de Taguatinga okazis en la urbo Taguatinga, Brasilia-DF, en la 14a de sept. 2013 kaj ĝin partoprenis 80 esperantistoj.

Taguatinga estas satelita urbo de Brasilia, distanca je ĉirkaŭ 50 kilometroj disde la urbocentro de Brasilia.

Multaj el la estraranoj de BEL (Brazila Esperanto-Ligo) loĝas en ĉi tiu urbo kaj, de antaŭe, ĝi estas loko, kie Esperanta movado ĉiam viglas.

Kaj en la Esperantaj eventoj aŭ kongresoj, okazantaj en ĉi tiu urbo, partoprenas preskaŭ ĉiuj esperantistoj en la tuta Brasilia-DF.

La kongreso malfermiĝis je la 5a horo, posttagmeze, per la nacia himno de Brazilo, unisone kantata de la partoprenantoj laŭ la gvido de Neide Barros Rêgo, fama kantistino de Rio de Janeiro.

S-ino Neide Barros Rêgo, arde ludanta la kanzonojn kaj monologon.
S-ino Neide Barros Rêgo, arde ludanta la kanzonojn kaj monologon.


Post la nacia himno, ĉiuj partoprenantoj kune kantis Esperantan himnon “La Espero.

Post la unisona kantado D-ro Euripedes Barbosa, Direktoro de Taguatinga Esperanto-Klubo, prezentis ĉiujn invititojn inkluzive de sinjoro Shigeki MAEDA, direktoro de Oomoto Internacia.

Poste daŭris programeroj unu post alia: la koruso de Nova Erao, Esperanta grupo de Blazlândia, memora prelego de prof. Gustabo Dorado, Prezidanto de Literatura Akademio en Taguatinga, improviza kurso de Esperanto sub la gvido de s-ro Paulo Nascentes, honora profesoro de UNB (Brasilia Universitato) k.a.

Kun s-ro Paulo Nascentes, honora profesoro de UNB
Kun s-ro Paulo Nascentes, honora profesoro de UNB


Kiel la lastan programeron, s-ino Neide Barros prezentis kelkajn klasikajn kantojn kaj monologan teatraĵon.

Ĉiuj partoprenantoj estis ensorĉitaj de ŝia ĉarma voĉo.

Koncerne la monologan teatraĵon, ŝi prezentis la situacion de la ĉielula regno, klarigita de spiritismo en du lingvoj portugala kaj Esperanta.

Antaŭ la komenco de la Esperanta monologo ŝi turnis sin al la direktoro de OI kaj diris, ” Tiu ĉi teatraĵon mi dediĉos al Oomoto”.

Kaj post pormemora foto la kongreso fermiĝis.

Kun DVD, donacita de s-ino Neide Barros Rêgo
Kun DVD, donacita de s-ino Neide Barros Rêgo

antauen.jpgantauen.jpg

sekven.jpgsekven.jpg