La 23a de okt, 2013,

Monata Festo de Oomoto Internacia en novembro,2013

Monata Festo de Oomoto Internacia en novembro, 2013
--Sinjorino Margarida Chauret, grava politikisto de Brazilo adorvizitis—


La monata festo de Oomoto Internacia por novembro okazis en la 17a , dimanĉe, de la kvara horo, kun 15 partoprenantoj, inkluzive de sinjorino Margarida Chauret, fama jurnalisto kaj politikisto en Brazilo. WP_20131117_079.jpgSinjorino Margarida dediĉas al Dio pinbranĉon


Ŝi nun apartenas al la sama partio de Dilma Rouself, Prezidento de Brazilo. Antaŭe ŝi okupiĝis je la projekto por protekti la naturon de amazonio, loĝante en Manaus dum tri jaroj. Ŝi prezentis al la adorvizitantoj siajn spertojn en amazonio. Post la ceremonio, oni prezentis la filmon pri la Granda Festo de Secubuno. Post la filmoprezentado, la direktoro de Oomoto Internacia, prelegis kun la prezentado de fotoj sub la titolo “Ĉio komenciĝas de arbaro”.
DSC00741.jpg741 Prelego de la direktoro de Oomoto Internacia



La direktoro de OI fervore parolis pri la graveco de arbaroj kun la fotoj de la sanktaj ĝardenoj de Oomoto en Japanio. Post la festeneto la esperantistoj en Brasilia donacis al la direktoro de OI dankdonacaĵon.

DSC00755.jpg755 Esperantisitoj en Brasilia donacas al la direktoro de OI dankdonacaĵon



Poste, ĉiuj adorvizitantoj skribis sur la hitogataj paperoj por la Secubuna Festo kaj je la 7ª kaj duono, vespere, fermiĝis la kunveno.


DSC00760.jpgAdorvizitantoj de monata festo skribas sur la paperoj de hitogato




antauen.jpgantauen.jpg

sekven.jpgsekven.jpg