decembro, 2006, en Oomoto Internacia

La dua datreveno de Oomoto Internacia

En la decembro de ĉi tiu jaro(2006) Oomoto Internacia akceptos sian duan datrevenon.

Fakte, antaŭ du jaroj, kun granda emocio ni celebris la inaŭguron de la nova internacia organizo de Oomoto en Braziljo.

Por la inaŭgura festo, multe dankinde, bonvolis partopreni la Kvina Spirita Gvidantino de Oomoto, Majstrino DEGUĈI Kurenai, kaj aliaj cent oomotanoj el Japanio.

La kortuŝaj belaj scenoj en la inaŭguro eĉ nun klare reviviĝas en mia cerbo.

Nu, verdire, ĉe la komenco mi sentis grandan maltrankvilecon, veninte sola al la plej malproksima lando disde Japanio, mia patrio.

Mi estis embarasita eĉ ĉe ĉiu paŝo pro la granda diferenco de kutimo kaj kulturo inter ambaŭ landoj, sed dank’ al la esperantistoj, kiuj varmkore simpatie helpis kaj subtenis min, mi povis atingi la nunan situacion.

Se mi ne povis paroli Esperanton, povis esti ke al Oomoto Internacia ne prosperis la nuna agadstato.

En la daŭro de ĉi tiuj du jaroj, ni povis viziti entute 41 spiritualismajn organizojn, de ili admi­ nistratajn lernejojn, orfejojn kaj kadukulejojn.

Kaj kun ili ni amikiĝis kaj promesis kunlabori por la estonta ideala mondo.

Paralele kun tiu agado, ni komencis antaŭenpuŝi du gravajn projektojn: unu estas fondi la novan origanizon AOI (Amikaro de Oomoto internacia) kaj alia estas formi la karavanon por la partopreno en la venontjara UK en Jokohamo kaj por la vizito en Oomoto.

Koncerne la novan organizon AOI, ĝia statuto estas jam kompletigita(en ĉi tiu gazeto ĝian parton ni publikigas) kaj la estraroj estos deciditaj ĝis ĝia fondokunveno, kiu eventuale okazos en la decembro de ĉi tiu jaro kune kun la festo de la dua datreveno de Oomoto Internacia.

La celo de AOI estas: 1­e, por fari pli forta la movadojn de Esperanto kaj Oomoto Internacia; 2­e, por fari pli koneksa la kunlaboron inter Oomoto Internacia kaj aliaj spiritualismaj organizoj; 3­e, por fari pli vigla la kulturan agadon (inkluzive de organika agrikulturo kaj japanaj artoj).

Laŭ mi, ĉi tiuj ĉiuj finfine kontribuos por la realiĝo de la ideala mondo de Dio, la mondo de Miroku.

Koncerne la karavanon por la vojaĝo en Japanio, post la partopreno en la 92­a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo, la karavano vizitos la sanktajn terenojn de Oomoto, Kameoka kaj Ajabe.

Ĉi tiun viziton faros ne nur Brazilaj esperantistoj, sed faros ankaŭ aliaj esperantistoj, kaj tamen, precipe por Brazilanoj la vizito havos apartan signifon: Oomoto invitas la karavanon unue por esprimi dankemon al Brazilaj esperantistoj kiuj multe subtenas kaj helpas la agadon de Oomoto Internacia, kaj due prezenti al vizitantoj Utafeston, la pacan eventon, tradicie japanan.

Ĉi­ lastan Oomoto planas organizi ankaŭ en Braziljo kelkajn jarojn poste: el Braziljo, la nova sankta tereno de la mondo, la paca preĝo de utaoj, versitaj de Brazilanoj, trairos tra la mondo laŭ la antikva bela melodio kun akompano de la plej malnovaj instrumentoj de Japanio.

Se realiĝos ĉi tiu paca festo en Braziljo, tio fariĝos evento, ne nur historie valora, sed ankaŭ preĝo, terglobskale efika, mi kredas.

Do, fine, mi sincere kaj elkore deziras, ke ĉiuj legantoj akceptu feliĉan jaron 2007. Korajn Dankojn!

antauen.jpgantauen.jpg

sekven.jpgsekven.jpg