La 27a de aŭg,2013,

Monata festo en aŭgusto

DSC00248.JPG
Aspekto de la nuna OI (rigardata el la angulo de ĝardeno)

Monata festo de Oomoto Internacia por aŭgusto okazis en la 25a de aŭgusto (dimanĉo), de la 4a horo, posttagmeze.

Tiu ĉi dato por la aŭgusta monata festo estis decidita antaŭ unu semajno, kiam la direktoro de OI revenis de Japanio, kaj cetere, ĉar en tiu ĉi sama tago paralele okazis la Esperantaj eventoj en Taguatinga kaj Goiania, multaj kredantoj en Braziljo partoprenis en ili (preskaŭ ĉiuj kredantoj estas funkciuloj de iaj Esperantaj organizoj aŭ grupoj).

Pro tio, bedaŭrinde, en tiu ĉi monata festo, mankas ili.

Sed, la monata festo celebriĝis, kontraŭe, en tre trankvila kaj familiara etoso, kun 10 partoprenantoj.

DSC00269.JPG
Sceno en monata festo de aŭgusto


Inter ili troviĝis sinjorino Felicia Niŝimura, sinjorino Dinalva Gomes, kiuj partoprenis en la ceremonio de la 90a datreveno de la fondiĝo de EPA kaj en tiu okazo nove Oomotaniĝis.

Post la ceremonio la direktoro de OI prelegis sub la temo “Graveco de preĝo”.

Sekvis la prelegon, la interkonsiliĝo de la partoprenantaj kredantoj pri la venontjara karavano.

Sinjorino Niŝimura opiniis, “Kvankam ni planis prepari la karavanon por la Granda Aŭtuna Festo, pro la diversaj malfacilaj kondiĉoj ne eblis la realigo en tiu ĉi jaro.

Sed, en la venonta jaro ni nepre sukcesu organizi la karavanon”.

Ĉiuj konsentis kun ŝi.

Kaj koncerne la venontan monatan feston, ili unuanime decidis okazigi en la 22ª de septembro.

DSC00301.JPG
Respektlegado de Diaj Revelacioj

antauen.jpgantauen.jpg

sekven.jpgsekven.jpg