La 26a de sep, 2013,

La monata festo de Oomoto Internacia

La monata festo de Oomoto Internaciasalutas20la20direktoro20de20oi.jpgsceno de la diservo


En la 22a de sept. 2013 celebriĝis la monata festo de Oomoto Internacia, de la 4a horo ptm.

En la festo partoprenis 20 personoj en Brasilia, nome, d-ro Rogerio (advokato de OI), d-ro Licio kun sia edzino, s-ro Sergio Neri Da Mata, s-inoj Maria Euripedes kaj Domingas (kiuj en ĉi-jara junio vizitis Oomoton por partopreni en la ceremonio de la 90a datreveno de EPA), kaj geedzoj Sardinha (kiuj en la majo de la pasinta jaro adorvizitis Oomoton, okaze de la 120a datreveno de la fondiĝo de Oomoto), k.a.

Post la diserva ceremonio salutis Ŝigeki MAEDA, la direktoro de Oomoto Internacia.
sceno20de20la20diservo.jpgsalutas la direktoro de OI



En sia saluto li menciis la venontjarajn eventojn, nome, la gratulkunvenon de Oomoto Internacia, kiu ricevos la 10an datrevenon de la fondokunveno, la 99an UK-on en Argentino (Bonaero), kaj la karavanan adorviziton en la Granda Festo de Fondintino.

Post la festeno la monata festo finiĝis je la 7a kaj duono.■

Kaj antaŭ ol la komenciĝo de la ceremonio, la televida kanalo de LBV (por 24–hora dissendo) elsendis la specialan programon: reprezentantoj de diversaj landoj gratulis, kaj ankaŭ s-ro Shigeki MAEDA ,la direktoro de OI, salutis kun siaj nepoj.
sceno20de20la20post-diserva20festeno.jpg








antauen.jpgantauen.jpg

sekven.jpgsekven.jpg