La 1a de apr. 2014

Monata Festo por marto,2014

Monata Festo por marto,2014


Monata Festo de OI por marto 2014, okazis en la 23a de

marto, de horo 5. Partoprenis 15 personoj kun prof.

Benedicto Silva, Prezidanto de AOI, Amikaro de Oomoto

Internacia, ĉe kapo. La festokomenciĝis de la puriga rito kaj

poste daŭris unu post alia: preĝvortoj por monata festo,

raporto pri la kredantoj, kiuj naskiĝis en marto, la dediĉado

de pinbranĉoj fare de ĉefcelebranto kaj ĉiuj adorvizitantoj.


Post la tuta ritaro prof. Benedicto Silva respektlegis Diajn

Revelaciojn. Post la respektlego, direktoro de OI salutis.

Li raportis pri la eventoj en la 10a datreveno de Oomoto

Internacia.

En la postceremonia festeneto viglis la interparoloj de

la adorvizitantoj, precipe pri la 10a datreveno de OI.





sceno de monata festo (ĉefcelebranto recitas preĝvortojn)sceno de monata festo (ĉefcelebranto recitas preĝvortojn)




sceno de monata festo (adorvizitantoj)sceno de monata festo (adorvizitantoj)


Kunveno de la estraranoj de AOI kaj OI



La 24an de marto 2014, en la sekva tago de la monata

festo, okazis la kunigaj kunvenoj de AOI kaj OI, sub la temo

“ Kiel partoprenu la kredantoj kaj esperantistoj en la organizado

de OI“ kun la ĉeesto de prof. Benedicto Silva.

La estraranoj de ambaŭ organizoj fervore pritraktis la temon.

Kaj laŭ la gvido de prof.

Benedicto Silva decidiĝis la ŝarĝitoj en la monata festo.


knvenas estraranoj de AOI kaj OIknvenas estraranoj de AOI kaj OI


Mtankafo en Taguatinga



La 30an de marto 2014, en Matenkafo de TEK

(Taguatinga Esperanto-Klubo) partoprenis

la direktoro de OI. Post la prelego de Ari Leite,

membro de Brazila Spiritisma Asocio de Esperantistoj,

la direktoro de OI raportis pri la eventoj, okazontaj en

decembro ĉi-jare, por la 10a datreveno de OI kaj

li alvokis la kunlaboron de ĉeestantoj tie.


 direktoro de OI raportas en matenkafo de TEK direktoro de OI raportas en matenkafo de TEK

antauen.jpgantauen.jpg

sekven.jpgsekven.jpg