La 23a de feb. 2014

Intertraktis pri la 10a datreveno de OI

Kunveno de OI-direktoroj

-- Intertraktis pri la 10a datreveno de OI --


En la 23a de feb. 2014, de la horo 17, okazis la estrara kunveno de Oomoto Internacia
(poste OI).

La estraranoj intertraktis pri la memoraj eventoj por la 10ª datreveno de la fondiĝo de OI kaj pri

Amikaro de Oomoto Internacia (poste AOI).

Koncerne la 10an datrevenon de OI, la estraranoj fervore interkonsiliĝis, kiamaniere ili kontribuu

porĝiaj eventoj. Pri la konstruo de la memora monumento, proponita en la lasta kunveno,

ili atingis ladefinitivan rezulton: vaste alvoki la kontribuon ne nur al la Oomotanoj,

sed ankaŭ al esperantistoj.

Meze de debato, unu estrarano proponis la ekspozicion de la 10-jara historio de OI per fotoj

kaj klarigoj. Sed, por prepari la necesajn materialojn oni ne povas ignori la helpon de

la centra oficejo, tialposte oni devas konsulti la koncernaton.

DSC00800.JPG

Rilate al la efika funkciigo de AOI, aperis kelkaj opinioj: eldoni la organon (Oomoto Internacia)

pli ofte, sed en pli malgranda simpla formo por faciligi la propagandon de AOI-membroj.

Por pli forte antaŭenpuŝi la agadon de AOI, ili decidis denove okazigi la kunvenon en

la monata festo de OI enmarto, en oportuna okazo, kiam prof. Benedicto Silva,

prezidanto de AOI, vizitos OI-on. Kaj kun larezulto ke ĝis la venonta kunveno ĉiu estrarano

cerbumu pri la agado kaj kontaktu kun la estraranojde AOI, la kunveno fermiĝis.

DSC00803.JPG





















antauen.jpgantauen.jpg

sekven.jpgsekven.jpg