Oomoto Internacia.jpg

HOME > Oomoto internacia > 7-an de aŭgusto,2005, Festo por adorkulti de malproksime al la Granda Festo de Zujsej en Kameoka

la 7-an de aŭgusto, 2005, en Oomoto Internacia

Festo por adorkulti de malproksime al la Granda Festo de Zujsej en Kameoka

LDe la 3-a ptm. la 7an de aŭgusto, en Oomoto Internacia, okazis la diservo por la malproksima adorkulto al la Granda Festo de Zujsej en Kameoka kaj por la monata festo de Oomoto Internacia en aŭgusto.

En ĝi partoprenis 40 esperantistoj el Brasilia, Taguatinga, Brazlandia.


La diservo komenciĝis de la 3a horo kaj duono sub la ĉefcelebranto Ŝigeki MAEDA, direktoro de Oomoto Internacia.

Post la puriga evento ĉefcelebranto recitis Esperante la noriton (preĝvortojn) por la festo de malproksima adorkulto al la Granda Festo de Zujsej kaj por la monata festo de O.I. en aŭgusto.

La diservo celebriĝis en solena kaj kvieta etoso sen eĉ unu tuso de ĉeestantoj, kaj en tre rara kondiĉo:escepte de ĉefcelebranto, ĉiuj adorvizitantoj konsistis el esperantistoj.


Post la rito, s-ro Ŝigeki MAEDA klarigis la signifon de la Granda Festo de Zujsej kaj poste li praktikis la sanktan peradon de Dia favoro.

Ĉar ĉiuj adorvizitantoj deziris ĝin, en la salono ĝi okazis tuj.

La programo transiris al la postrita festeno.

En la festeno kantojn prezentis Carlos Maria, prezidanto de Esperanto Klubo de Taguatinga, la membroj de Nova Erao en Brazlandia, s-ro Ŝigeki MAEDA kaj la filo de familio Sardinha (profesia kantisto).

Kaj post la kantado de "Espero" fare de ĉiuj ĉeestantoj, la signifoplena festo por adorkulti al la Granda Festo de Zujsej fermiĝis.

puriga ritopuriga rito
klarigo pri la Granda Festo de Zujsej kaj Otoricugiklarigo pri la Granda Festo de Zujsej kaj Otoricugi
Carlos Maria kaj Maria EuripedesCarlos Maria kaj Maria Euripedes
geknaboj adorvizitantajgeknaboj adorvizitantaj
interparolo post la diservointerparolo post la diservo
Adair kaj membroj de Nova EraoAdair kaj membroj de Nova Erao

Familio Sardinha      Familio Sardinha

La filo de Sardinha     La filo de Sardinha

antauen.jpgantauen.jpg

sekven.jpgsekven.jpg