Oomoto Internacia.jpg

HOME > Oomoto internacia > 19a - 23a de julio, 2005, La enhavoriĉa fakkunsido de Oomoto Copy

19a - 23a de julio, 2005, La 40a Brazila Kongreso de Esperanto

La enhavoriĉa fakkunsido de Oomoto

La 40-a Brazila Kongreso de Esperanto okzis en Porto Alegre, pitoreska urbo, fama je historio kaj turismo, kun 400 partoprenantoj, inkluzive de esperantistoj el kvar landoj, nome, Ĉinio, Germanio, Pollando kaj Japanio.

Nun Porto Alegre troviĝas ĝuste en la mezo de vintro kaj, laŭdire, en tiu ĉi sezono oni havas eĉ neĝon.

En tia malvarmo, el Brasilia partoprenis 40 esperantistoj karavane, veturante 32 horojn en aŭtobuso.

Ĉi-foje la kogreso okazis de la 19-a ĝis la 23-a en julio sub la temo “Tutmondigo kaj Amo”.

En la malferma soleno faris la kongresan paroladon profesoro Paŭlo Pereira Nascentes, vicprezidanto de Brazila Esperanto-Ligo.

Kontraste kun la ekstera malvarmeco, en la konstruaĵo de FAPA - Faculdade Porto Alegrense, la kongresejo de ĉifoja kongreso, daŭris fervoraj kunsidoj de Brazilaj esperantistoj.


Je la 10-a kaj duono en la 22-a tago de julio, la 4-a tago de la kongreso, okazis la faka kunsido de Oomoto; en ĝi partoprenis 40 kongresanoj.

Inrer ili troviĝis d-ro Lisio de Almeida Castro, antaŭa prezidanto de BEL, d-ro Euripedes Alves Barbosa, s-ro Cleto Galvao Da Silva, s-ino Catalina Falcomer De Oliveira el Taguatinga Esperanto-Klubo, k.a. S-ino Kimiko HUĴIMOTO prezidis la fakkunsidon.


Unue s-ro Kijotaka ASAI faris la klarigon pri Jakumokotoo kaj due s-ro Jasuharu HUĴIMOTO la klarigon pri Ĉinkon (la sankta meditado de Oomoto).

Kaj post la klarigoj, ĉiuj ĉeestantoj praktikis la sanktan meditadon laŭ la Jakumokotoo, ludata de s-ino Tamiko ASAI.

Post tio okazis la prezentado de la vidbendo pri Utafesto.

Sekvis la programero de du prelegoj:unue s-ro Joŝimetu MATTO parolis pri mondfederismo, kaj due s-ro Ŝigeki MAEDA, direktoro de Oomoto Internacia en Brasilia, prelegis dum 40 mitutoj sub la temo “Kio estas Oomoto”.

Kaj kiel la lastan programeron ĉiuj ĉeestantoj kune kantis “Fundamentan Misian Kanton de Oomoto”.

Kvankam la nombro de ĉeestantoj ne estis multa, la fakkunsido daŭris en tre bona etoso kun diligenta aŭskultado de ĉiuj ĉeestantoj.

kun Sanosa (ĉina samideanino), dekstre Roberto kaj Lucianokun Sanosa (ĉina samideanino), dekstre Roberto kaj Luciano
familio de Pedro, prezidanto de BELfamilio de Pedro, prezidanto de BEL
akceptejo de la faka kunsido de Oomoto(1)akceptejo de la faka kunsido de Oomoto(1)
akceptejo de la faka kunsido de Oomoto (2)akceptejo de la faka kunsido de Oomoto (2)
prezidas Kimiko HUĴIMOTOprezidas Kimiko HUĴIMOTO
s-ro HUĴIMOTO klarigas pri Ĉinkons-ro HUĴIMOTO klarigas pri Ĉinkon
ĉeestantoj praktikas Ĉinkon, la sanktan meditadonĉeestantoj praktikas Ĉinkon, la sanktan meditadon
s-ro Joŝimicu MATTO parolas pri mondfederismos-ro Joŝimicu MATTO parolas pri mondfederismo

s-ro Maeda prelegass-ro Maeda prelegas

oomotanoj en Porto Algreoomotanoj en Porto Algre

antauen.jpgantauen.jpg

sekven.jpgsekven.jpg