La 4a de majo. 2014

Monata Festo de OI por majo, 2014

Monata Festo de OI por majo,2014

- Oni pritraktis ankaŭ pri la memoraj eventoj por 10a
datreveno de OI -

La monata festo de OI por majo 2014, okazis en la 4a
de majo, de la 5a horo ptm. En tiu ĉi sama tago okazis
ankaŭ la kunveno de BEL-estraranoj kaj tiuj Oomotanoj,
kiuj apartenas al la estraro de BEL, ĉeestis la kunvenon;
sekve, la adorvizitantoj en la monata festo estis iom
malmultaj.
Post la celebrado okazis la interkonsiliĝo pri la memoraj
eventoj de la 10a datreveno de la fondiĝo de OI,
kun d-ro Licio de Almeida,iama prezedanto de BEL kaj
s-ino Sonya Lucya, nuna prezidanto de BEA
(Brazilja Esperanto-Asocio),
profitante la adorviziton de ambaŭ. Sonya diris:
”Koncerne la ofermonon por konstrui la monumenton,
jam multaj esperantistoj sin anoncas.
Estu do trankvila!”
Koncerne la ŝton-materialon, estis decidite ke en proksima
tempo koncernatoj vizitos la urbon Alto Paraiso por serĉi
la taŭgan ŝtonegon, ĉar Alto paraiso estas bone konata loko,
kie multaj belaj ŝtonegoj estas produktataj.





Ĉefcelebranto recitas preĝvortojn por Monata Festosceno de celebrado


Sérgio respekt-legas Diajn Revelaciojnadorvizitis d-ro Licio kaj Sonya (prezidanto de BEA)









antauen.jpgantauen.jpg