la 15-an de decembro, 2005, en Oomoto Internacia

La unua datreveno de Oomoto Internacia

La 15an de decembro 2005, okazis la memora festo de la 1-a datreveno de Oomoto Internacia.

Ĉar la 15a de decembro estas naskiĝtago de D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kaj ankaŭ de Sinjorino DEGUĈI Kurenai, la Kvina Spirita Gvidantino de Oomoto, samtempe okazis ankaŭ iliaj gratulaj festoj.

Prelegas prof. Benedicto Silva, sub la temo “Oomoto kaj Spiritismo”Prelegas prof. Benedicto Silva, sub la temo “Oomoto kaj Spiritismo”Vizitis 50 personoj por gratuli la datrevenojn.

Antaŭ la diserva ceremonio, de la 7a kaj duono okazis la prelego de prof. Benedicto Silva sub la temo “Oomoto kaj Spiritismo”.

La prelego donis grandan emocion al ĉiuj aŭskultantoj: tuj post la prelego sinjoro Walter kaj Therezinha Felix Cardoso, la antaŭaj posedantoj de la konstruaĵo de Oomoto Internacia, ekvolis paroli pri sia impreso, “Ĝis aŭskulti la prelegon de prof. Benedicto Silva, mi havis la opinion, ke Japanio estas lando, kie ankoraŭ ne bone disvolviĝas spiritismo, sed hodiaŭ mi ŝanĝos ĉi tiun mian opinion”.

Post sinjoro Walter kaj Therezinha ekstaris sinjorino Ursulla Grattappaglia, unu el honoraj membroj de UEA (Universala Esperanta Asocio), kiu helpis konduki Oomoton en Braziljon, kaj ankaŭ ŝi konfesis la ĝojon, “Mi sentas feliĉon, ke la revo de “Oomoto ‘en malproksima lando’ realiĝis, kiel ni hodiaŭ povas gratule konstati, kaj ĝi komencos certe baldaŭ prosperi kun la beno de Dio”.

Je la 8a kaj duono komenciĝis la diserva ceremonio sub la ĉefcelebranto MAEDA Ŝigeki, direktoro de Oomoto Internacia, kun la helpo de sinjoro HUĴIMOTO Jasuharu, kiu gvidis la adorvizitantojn, kaj de lia edzino sinjorino HUĴIMOTO Kimiko, kiu ludis Jakumokotoon.

La ceremonio celebriĝis en tre solena kaj pura etoso kaj, estis mirinde, dum la ceremonio ĉiam ŝvebis flavkolora spirita lumbulo kun diametro de 30 centimetroj.

La spirita lumbulo eĉ aperis en la foto de sinjoro José Carlos Dorini Ramos.

La sanktejo de Oomoto Internacia - dum la diservo aperas sankta lumbulo
Prelegas prof. Benedicto Silva, sub la temo “Oomoto kaj Spiritismo”


Post la diserva ceremonio, kiel kutime, okazis festeno kaj ĉiuj vizitantoj tie kaj tie en la salono de Oomoto Internacia ĝuis renkontiĝojn kun babiladoj en Esperanto kaj en la portugala, trinkante sukojn kaj manĝante la japanajn kuiraĵojn, kiujn bonvolis prepari sinjorino Huĵimoto.

Kvankam ne estis multa la nombro de vizitantoj, la etoso estis tre pura kaj agrabla.

antauen.jpgantauen.jpg

sekven.jpgsekven.jpg