15a-19a de julio, 2006, la 41a Brazila Kongreso de Esperanto

Festante la 100an datrevenon de la enlanda Esperanta movado

En la urbo Campinas, kie la unua Esperanta klubo de Brazilo nomata “Suda Stelaro” faris sian unuan krieton, okazis la 41a Brazila Kongreso de Esperanto, de la 15a ĝis la 19a en julio,2006, farante la Urban Kunve­nan Centron sia ĉefa kongresejo.

En tiu ĉi kongreso partoprenis ankaŭ el Oomoto 15 personoj kaj organizis la fakkunsidon de Oomoto en du tagoj 15a kaj 16a.

Precipe, festante la 100an datrevenon de la Esperanta movado en Brazilo, la Kvina Gvidantino de Oomoto, Majstrino DEGUĈI Kurenai, sendis la gratulan mesaĝon en DVD al la kongreso.

Laŭplane, la mesaĝo devis esti prezentia en la malferma soleno, sed pro la neatendita aparata konflikto oni neeviteble rezignis ĝian prezenton en la malferma soleno, oni tamen sukcesis ĝin prezenti ene de la ferma soleno.

Ŝia ĉarma, klara, kaj korplena Esperanta mesaĝo tuŝis la koron al la kongresanoj kaj post la fino de ŝia 5­minuta saluto en la salono okazis granda aplaŭdo.


Koncerne la fakkunsidon de Oomoto, la unua­ taga okazis en la 15­a de julio en CCLA (Centro de Ciencias, Letras e Artes), kaj ĝin vizitis 80 kongresanoj.

Oomotanino ludanta jakumokotoonOomotanino ludanta jakumokotoonLa fakkunsido komenciĝis de la malferma saluto de s-­ro HUĴIMOTO Cujoŝi kaj post tio estis prezentataj la programeroj unu post alia: Ĉinkon (sankta meditado de Oomoto) kun la akompano de Jakumokotoo, prezento de videofilmo “Utafesto”, prelego de s­-ro MATTO Joŝimitu pri mondfederismo, kaj prelego de prof. MAEDA Shigeki sub la temo “Utafesto”, la koruso de Fundamenta Misia Kanto fare de ĉiuj oomotanoj.

Kaj la fakkunsido en tiu ĉi tago fermiĝis per la ferma saluto de s­-ro KAŬAKOŜI Norio.

Prelegas Prof. Benedicto SilvaPrelegas Prof. Benedicto SilvaLa dua taga okazis en la 16a de julio en la Urba Kunvena Centro kun 30 kongresanoj kaj la pro- grameroj, malsamaj kun la unua tago estis jenaj: klarigo pri la revuo “Oomoto Internacia”(s­-ro Paulo Cezar), prelego “pri Oomoto”(prof. Benedikto SILVA), klarigo pri la UK en Jokohamo kaj pri Amikaro de Oomoto Internacia (prof. MAEDA Shigeki).

Post ĉi tiu fakkunsido prof. Lucas Yasumura, ceremoniestro de tiu ĉi kongreso, bonvolis aliĝi unua al AOI(Amikaro de Oomoto Internacia), kaj tuj poste prof. Roberto Tenorio, vicprezidanto de la Esperanto­Asocio de Sao­ Paulo, aliĝis al nia nova organizo AOI. Kia plezura afero!!


En ci­jara kongreso la rimarkinda estis tio ke en la kongresejo troviĝis multaj junuloj.

Ĉi tio estas tre ĝojinda afero por la estonta Esperanta movado en Brazilo.

Espereble, en la venontjara kongreso en Rio de Janeiro oni vidos pli multajn junajn figurojn.

Memorfoto post faka kunsido de Oomoto.png
Memorfoto post faka kunsido de Oomoto

antauen.jpgantauen.jpg

sekven.jpgsekven.jpg